Kial ĉi tiu paĝaro ? ... kaj por kiuj ?
Ĉi tiuj kelkaj paĝoj, en diversaj lingvoj, ne sufiĉas por prezenti kvakerismon aŭ Esperanton al ĝenerala publiko kiu konas nek unu, nek la alian. Por tiu celo, multaj aliaj TTT-ejoj informos vin pli bone. Tamen nia paĝaro celas :
- konatigi Esperanton al kvakeroj ĝenerale (parolantaj angle, germane, france, hungare, latve, ruse, ktp...)
- konatigi kvakerismon al la esperantoparolantoj de la mondo (kiuj ankaŭ estas multnombraj, verŝajne pli ol kvakeroj, ĉiukaze).
- doni al tiuj du grupoj kelkajn historiajn indikojn. Kvakerismo kaj la internacia lingvo ja de longe rilatas unu al la alia.
- disponigi rete kelkajn el la jam tradukitaj tekstoj, por tion emfazi.
- esti voĉo, kaj vojo, por renkontigi tiujn du komunumojn, ĉar konatiĝi kun la aliaj kaj kompreni ilin estas jam duono de la iro al "tio de Dio" en ili.
Tradukistoj bonvenaj
Kvakeraj asembleoj ekzistas en pluraj landoj, krom tiuj kies lingvoj aperas sur nia ttt-ejo.
Si vi volas helpi al ni traduki niajn kelkajn bazajn paĝojn en VIAN lingvon, vi estas ege bonvena. Bonvolu kontakti nin.
Kiel danko, via nomo aperos ĉi tie, kun ligo al via ttt-ejo se vi volas.
Ĉu vi estas studento pri tradukado, kiu serĉas tradukindan tekston, kiel projekton por la lernado ? Kaj ĉu vi preferus traduki ion utile ? Tiam surprizu vian instruiston per traduko al via lingvo de unu el niaj paĝoj... kaj kontaktu nin, por ke ni uzu vian tradukon por utile riĉigi tiun ĉi TTTejon !
