Kelkaj tekstoj en Esperanto pri kvakerismo

Letero de Georges Fox
Parto de letero de George Fox
al la Reĝo de Anglio.
Klaku ĝin por grandigi

Diversaj tekstoj aperis en Esperanto pri kvakerismo kaj la kvakeroj, tra la pasintaj jardekoj. Kelkaj estis eldonitaj de KES, dum aliaj ne. En diversaj epokoj kaj el diversaj landoj, kelkaj verkistoj aperigis originalajn tekstojn, aŭ tradukis kelkajn el la jamaj kvakeraj verkoj.

Centra gvida teksto de la kvakeroj estas la Konsiloj kaj demandoj ("Advices & Queries" en la angla). La unua versio datiĝas de la 17a jarcento en Britio; poste oni reverkis ĝin multajn fojojn kaj kvakeroj en aliaj landoj verkis siajn proprajn versiojn. Kvakeroj ofte citas el ili, trovante en ili stimulon kaj inspiron.

Ni esperantigis la britan version : Konsiloj kaj Demandoj - 1994.
Reviziita laŭ notaĵoj de Douglas Draper faritaj en KES-kunsido en Poznan 2007
kaj ree funde reviziita de David Kelso kaj Douglas Draper maje 2010.

Aliaj tekstoj :

  • La kvakera vojo, prelego de Frank Sharman (1985; kajero KES 1987)
  • Religio de sperto, artikolo de Joan Benner (el Kvakera Esperantisto, 1989)
  • La interna lumo, artikolo de Albert Goodheir (el Kvakera Esperantisto, 1989)
  •  ( Listo kompletigota… )

Aliajn libr(et)ojn vi trovos listigitajn sur nia paĝo Libroj.

Se vi konas aliajn tekstojn en Esperanto pri kvakerismo, bonvolu informi nin.
Sendu mesaĝon al ni.