Novaĵoj

Interretaj studgrupoj pri kvakerismo
en esperanto plus 14 aliaj lingvoj

La kvakera studejo Woodbrooke kolektis materialon por grup-interskribado pri kvakerismo.
Ĝi celas konatigi interesiĝantojn pri la kvakeraj tradicioj kaj praktiko pere de interdiskutoj ĉirkaŭ klasikaj kaj klarigaj tekstoj.

Oni partoprenas en miksa grupo kun 5-10 novuloj kaj kelkaj jamaj kvakeroj, skribante en la retejo siajn pensojn kaj reagojn. La grupo traktas po unu temo semajne, dum sep semajnoj.

La klarigoj kaj la tekstoj estas tradukitaj al Esperanto (kaj 14 aliaj lingvoj).
( Prezentejo: moodle.woodbrooke.org.uk ▶ «Quaker in Europe» )

Ni estas pretaj baldaŭ komenci la unuan Esperanto-sesion – je dato laŭ interkonsento de la aliĝintoj.

Demandojn kaj aliĝojn vi povos sendi al
Douglas Draper, Oslo : image e-mail address against spambots. Eenable javascript to have it clickable.

En 2017 kuniĝos denove kelkaj KES-anoj,
en Prago, je la semajnfino 8~10-a de septembro !

Kontaktu nin por pli da informoj.