Deprecated: mysql_connect(): The mysql extension is deprecated and will be removed in the future: use mysqli or PDO instead in /home/clients/831c7656d48f80f4567d912e986540c8/web/ideo/functions.php on line 14
IDEO - Grundtvig projekto

SFERO 2012

  [ 6 ]    Oktobro 2012    Mirejo Grosjean  

19a - 21a oktobro 2012,    Les Geneveys-sur- Coffrane (NE), Svislando

Tiu renkontiĝo okazis en Le Louverain, proksime de la svisa urbo Neuchâtel (sur ĵurasa monto-flanko, kun vido al la foraj Alpoj). La Grundtvig partneroj kuniĝis kaj laboris en agrabla etoso!

Sabate matene okazis prelego de s-ro Jean-Claude Perrin, el "Service de la cohésion multiculturelle" de la ŝtato de Neuchâtel. Li prezentis tion, kion la kantono faras, por helpi al integriĝo de la enmigrintoj. La prezentado (lingvo: [FR], Powerpoint formato) estas havebla sube. Notindas, ke la agado starigita en la Kantono Neuchâtel nuntempe estas modelo por ĉiuj svisaj kantonoj.

Dimanĉe matene la kunveno estis dediĉita al listigo de pozitivaj aktivecoj, kiuj ebligas harmonian renkontiĝon inter aŭtoĥtonaj homoj kaj enmigrintoj, kiel preparado de komuna manĝo aŭ preparado de komuna koncerto... kaj listigo de aktivecoj, dum kiuj streĉoj povas aperi, kiel piedpilkoludoj, kie estas venkantoj kaj malvenkantoj. Kompreneble tre gravas komprenigi al venkanto, ke li aŭ ŝi devas respekti la malvenkanton. Poste la partoprenantoj starigis longan liston de plej diversaj aktivecoj, kiuj celas serenan kunlaboron manenmane sen atakema konkuro.

Dokumentoj :


Reportage vidéo télévision Canal-Alpha [fr] + [eo] (durée: 8 minutes) :
    http://www.arcinfo.ch/fr/videos/index.php?video=1056078&categ=1184&idPage=2
Présentation SCoM - Neuchâtel, Jean-Claude Perrin (en PDF formato) [fr] :
    20121020_SFERO_Prezentado-Perrin.pdf
Charte citoyenne, canton de Neuchâtel (pdf) [fr] :
    20121020_SFERO_Charte_Citoyennete_Neuchatel.pdf
Äœeneralaj informoj por partopreni (en PDF formato) :
    20121019_SFERO_Programo.pdf
Raporto de Mirejo (en PDF formato) :
    20121020_RaportoMirejo_eo.pdf
Traduko de Mireille :
    ArticleContreLeRacisme.html
Loi contre le racisme, canton de Neuchâtel (Suisse) :
    20121020_Lelouverain_loi_antiraciste_fr.pdf
 

Kelkaj fotoj :