Deprecated: mysql_connect(): The mysql extension is deprecated and will be removed in the future: use mysqli or PDO instead in /home/clients/831c7656d48f80f4567d912e986540c8/web/ideo/functions.php on line 14
IDEO - Grundtvig projekto

Internaciisma renkontiĝo

  [ 5 ]    Junio 2012    Farri Macip  

29a - 30a junio 2012,    Canet de Mar, Katalunio

Nuntempe certaj feministoj atentas, ke la referencoj al personoj ĉiam ankaŭ eksplicite esprimas virinojn. Sed kion fari, se oni bezonas (singularan) referencon al persono, kies sekso ne estas konata? Aŭ se ne vere temas pri homa persono, sed ekz. pri fikcia, fantazia, dia, alegoria, ktp.? Tiaj okazoj koncedinde ne estas tre oftaj, tamen ili ekzistas. En genrohavaj lingvoj kiel la Germana oni simple povas uzi la pronomon kun la koncerna genro. Sed kion fari en lingvoj, kiuj ne havas genron, kiel la Angla aŭ Esperanto? La partoprenantoj ricevis kolekton de Esperant-lingvaj frazoparoj. En ĉiu dua frazo estis singulara referenco al persono aŭ personsimila estantaĵo sen rekonebla sekso, por kiu la partoprenantoj devis elekti personan pronomon. Ekiĝis vigla diskuto. Dum en kelkaj okazoj oni preferis la pronomon "ĝi" por esprimi seksneŭtrecon, en aliaj pli taŭgis seksneŭtra uzo de "li", ĉar klare temis pri persono kaj ne objekto.



Kiel oni povas referenci al personoj, kies sekso estas nekonata?

Dokumentoj :

 20120629_CanetDelMar_Programo_eo.pdf
 20120629_CanetDeMar_Raporto_MM_eo.pdf
Rudolf Fischer, Bibliografio (eo) / Bibliographie (de) :
    20120629_Bibliografio.pdf
 

Kelkaj fotoj :