Bonvenon !

Mirejo Aŭgusto, 2012

Ni estas homoj el diversaj landoj, kiuj decidis partneriĝi por organizi, en kelkaj landoj de Eŭropo, diversajn renkontiĝojn ĉirkaŭ la temo: Interkultura Edukado. Dum tiuj renkontiĝoj ni esploras la temon kaj ĝiajn sub-temojn: harmonia kunvivado, lukto kontraŭ rasismo, diskriminacioj, ktp. Plenkreskuloj de ĉiuj aĝoj estas nia aŭdienco. La internacia lingvo esperanto estas nia labor-lingvo.

El tiuj labor-renkontiĝoj produktiĝis diversaj dokumentoj, iloj por organizi pritemajn aktivecojn, ktp. Ni decidis starigi tiun retejon por meti ilin je dispono de la publiko (vidu sekcion Aktivecoj). Se la temo interesas vin aŭ se vi povas kontribui indikante aperotajn "aktivecojn", bonvolu kontakti nin !